-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
19
|Salmos 104:19|
Li arangxis la lunon laux la partoj de tempo; La suno scias sian subiron.
-
20
|Salmos 104:20|
Vi sendas mallumon, kaj farigxas nokto, Dum kiu vagas cxiuj arbaraj bestoj;
-
21
|Salmos 104:21|
La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian mangxajxon.
-
22
|Salmos 104:22|
Kiam levigxas la suno, Ili sin kasxas kaj kusxigxas en siaj logxejoj.
-
23
|Salmos 104:23|
Eliras homo por sia okupigxo, Por sia laboro gxis la vespero.
-
24
|Salmos 104:24|
Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj.
-
25
|Salmos 104:25|
Jen la maro, granda kaj vasta: Tie estas rampajxoj sennombraj, Bestoj malgrandaj kaj grandaj;
-
26
|Salmos 104:26|
Tie iras sxipoj; Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke gxi tie ludu.
-
27
|Salmos 104:27|
CXiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili mangxon en gxia tempo.
-
28
|Salmos 104:28|
Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satigxas de bonajxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 11-13