-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Salmos 37:20|
CXar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.
-
21
|Salmos 37:21|
Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas.
-
22
|Salmos 37:22|
CXar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermigxos.
-
23
|Salmos 37:23|
De la Eternulo fortikigxas la pasxoj de virta homo, Kaj lia vojo placxas al Li.
-
24
|Salmos 37:24|
Falante, li ne estos forjxetita; CXar la Eternulo subtenos lian manon.
-
25
|Salmos 37:25|
Mi estis juna kaj mi maljunigxis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.
-
26
|Salmos 37:26|
CXiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.
-
27
|Salmos 37:27|
Forturnigxu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.
-
28
|Salmos 37:28|
CXar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; CXiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.
-
29
|Salmos 37:29|
La virtuloj heredos la teron Kaj logxos sur gxi eterne.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4