-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Salmos 38:10|
Mia koro tremegas, forlasis min mia forto; Kaj ecx la lumo de miaj okuloj ne estas cxe mi.
-
11
|Salmos 38:11|
Miaj amikoj kaj kamaradoj repasxis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj starigxis malproksime.
-
12
|Salmos 38:12|
Kaj insidis kontraux mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas cxiutage.
-
13
|Salmos 38:13|
Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne auxdas; Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian busxon.
-
14
|Salmos 38:14|
Mi estas kiel homo, kiu ne auxdas Kaj kiu ne havas en sia busxo reparolon.
-
15
|Salmos 38:15|
Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi auxskultos, mia Sinjoro, mia Dio.
-
16
|Salmos 38:16|
CXar mi diris:Ili povus gxoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo eksxanceligxus.
-
17
|Salmos 38:17|
CXar mi estas preta fali, Kaj mia sufero estas cxiam antaux mi.
-
18
|Salmos 38:18|
CXar mi konfesas mian kulpon; Kaj min cxagrenas mia peko.
-
19
|Salmos 38:19|
Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkauxzaj malamantoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4