-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Salmos 57:2|
Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi.
-
3
|Salmos 57:3|
Li sendu el la cxielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
-
4
|Salmos 57:4|
Mia animo estas inter leonoj; Mi kusxas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.
-
5
|Salmos 57:5|
Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
-
6
|Salmos 57:6|
Reton ili metis antaux miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaux mi foson, Sed ili mem falis en gxin. Sela.
-
7
|Salmos 57:7|
Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.
-
8
|Salmos 57:8|
Vekigxu, mia honoro, vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon.
-
9
|Salmos 57:9|
Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj.
-
10
|Salmos 57:10|
CXar granda gxis la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero.
-
11
|Salmos 57:11|
Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7