-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Salmos 58:11|
Kaj la homoj diros:Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, jugxanto sur la tero.
-
1
|Salmos 59:1|
Al la hxorestro. Por Al-asxhxet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi. Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraux tiuj, kiuj levigxis kontraux mi.
-
2
|Salmos 59:2|
Savu min de la krimuloj, Kaj kontraux la sangaviduloj helpu min.
-
3
|Salmos 59:3|
CXar jen ili embuskas kontraux mia animo, Fortuloj kolektigxas kontraux mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.
-
4
|Salmos 59:4|
Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armigxas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.
-
5
|Salmos 59:5|
Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekigxu, por punviziti cxiujn popolojn; Ne indulgu cxiujn krimajn malbonfarantojn. Sela.
-
6
|Salmos 59:6|
Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras cxirkaux la urbo.
-
7
|Salmos 59:7|
Jen ili parolacxas per siaj busxoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; cxar kiu, ili diras, auxdas?
-
8
|Salmos 59:8|
Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos cxiujn popolojn.
-
9
|Salmos 59:9|
Ho mia forto, al Vi mi min turnas; CXar Dio estas mia rifugxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7