-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 61:1|
Al la hxorestro. Por korda instrumento. De David. Auxskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian pregxon.
-
2
|Salmos 61:2|
De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malgxojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.
-
3
|Salmos 61:3|
CXar Vi estis mia rifugxejo, Fortika turo kontraux malamiko.
-
4
|Salmos 61:4|
Lasu min logxi eterne en Via tendo, Havi rifugxon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela.
-
5
|Salmos 61:5|
CXar Vi, ho Dio, auxdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.
-
6
|Salmos 61:6|
Aldonu tagojn al la tagoj de la regxo, Ke liaj jaroj dauxru multajn generaciojn.
-
7
|Salmos 61:7|
Li restu eterne antaux Dio; Boneco kaj vero laux Via volo lin gardu.
-
8
|Salmos 61:8|
Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn cxiutage.
-
1
|Salmos 62:1|
Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.
-
2
|Salmos 62:2|
Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne tute renversigxos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7