-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 63:1|
Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore sercxas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.
-
2
|Salmos 63:2|
Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.
-
3
|Salmos 63:3|
CXar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.
-
4
|Salmos 63:4|
Tiel mi Vin gloradus en la dauxro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.
-
5
|Salmos 63:5|
Kvazaux de graso kaj oleo satigxus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia busxo.
-
6
|Salmos 63:6|
Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En cxiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
-
7
|Salmos 63:7|
CXar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi gxojas.
-
8
|Salmos 63:8|
Mia animo algluigxis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.
-
9
|Salmos 63:9|
Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.
-
10
|Salmos 63:10|
Ili estos mortigitaj per glavo, Farigxos akiro de vulpoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7