-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Salmos 64:10|
La virtulo gxojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos cxiuj, kiuj havas pian koron.
-
1
|Salmos 65:1|
Al la hxorestro. Psalmo de David. Kanto. Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn.
-
2
|Salmos 65:2|
Al Vi, kiu auxskultas pregxon, Venas cxiu karno.
-
3
|Salmos 65:3|
Krimajxoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos.
-
4
|Salmos 65:4|
Felicxa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li logxu en Viaj kortoj. Ni satigxu per la bonajxoj de Via domo, De Via sankta templo.
-
5
|Salmos 65:5|
Per timindajxoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de cxiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,
-
6
|Salmos 65:6|
Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco,
-
7
|Salmos 65:7|
Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj, Kaj la tumulton de popoloj.
-
8
|Salmos 65:8|
Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la logxantoj de la limoj; La lokojn de la sunlevigxo kaj sunsubiro Vi gxojigas.
-
9
|Salmos 65:9|
Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al gxi akvon, kaj Vi forte gxin ricxigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas gxian panon, cxar tiel Vi gxin arangxis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7