-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Salmos 66:7|
Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne levigxu. Sela.
-
8
|Salmos 66:8|
Lauxdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj lauxte auxdigu Lian gloron.
-
9
|Salmos 66:9|
Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falsxanceligxi nian piedon.
-
10
|Salmos 66:10|
CXar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton.
-
11
|Salmos 66:11|
Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis sxargxon sur niajn lumbojn;
-
12
|Salmos 66:12|
Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.
-
13
|Salmos 66:13|
Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,
-
14
|Salmos 66:14|
Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia busxo, Kiam mi estis en premo.
-
15
|Salmos 66:15|
Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virsxafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.
-
16
|Salmos 66:16|
Venu, auxskultu, cxiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7