-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Salmos 67:7|
Benos nin Dio; Kaj respektu Lin cxiuj limoj de la tero.
-
1
|Salmos 68:1|
Al la hxorestro. De David. Psalmo-kanto. Levigxu Dio, disjxetigxu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.
-
2
|Salmos 68:2|
Kiel dispeligxas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandigxas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaux Dio.
-
3
|Salmos 68:3|
Sed la virtuloj gxojos, gajos antaux Dio, Kaj triumfos gxojege.
-
4
|Salmos 68:4|
Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; gxoju antaux Li.
-
5
|Salmos 68:5|
Patro de la orfoj kaj jugxanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta logxejo.
-
6
|Salmos 68:6|
Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.
-
7
|Salmos 68:7|
Ho Dio, kiam Vi iris antaux Via popolo, Kiam Vi pasxis en la dezerto, Sela.
-
8
|Salmos 68:8|
La tero tremis kaj la cxielo fandigxis de la vizagxo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizagxo de Dio, Dio de Izrael.
-
9
|Salmos 68:9|
Bonfaran pluvon Vi versxis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam gxi perdis la fortojn, Vi gxin vigligis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7