-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Salmos 68:20|
Dio estas por ni Dio de savo, Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto.
-
21
|Salmos 68:21|
Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj.
-
22
|Salmos 68:22|
Mia Sinjoro diris:El Basxan Mi alkondukos, Mi alkondukos el la profundeco de la maro;
-
23
|Salmos 68:23|
Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj gxuu de viaj malamikoj.
-
24
|Salmos 68:24|
Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Regxo, en la sanktejo.
-
25
|Salmos 68:25|
Antauxe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.
-
26
|Salmos 68:26|
En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, Vi, devenantoj de Izrael.
-
27
|Salmos 68:27|
Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; La princoj de Zebulun kaj de Naftali.
-
28
|Salmos 68:28|
Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.
-
29
|Salmos 68:29|
Pro Via templo en Jerusalem La regxoj alportos al Vi donacojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7