-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Salmos 65:10|
Vi donas trinkon al gxiaj sulkoj, Vi ebenigas gxiajn bulojn; Per pluvego Vi gxin moligas, Vi benas gxiajn kreskajxojn.
-
11
|Salmos 65:11|
Vi kronas la jaron per Via bono; Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.
-
12
|Salmos 65:12|
La stepoj de dezerto grasigxas, Kaj la montetoj zonigxas per gxojo.
-
13
|Salmos 65:13|
La herbejoj kovrigxas per brutaroj, Kaj la kampoj vestigxas per greno; Ili gxojas kaj kantas.
-
1
|Salmos 66:1|
Al la hxorestro. Kanto-psalmo. GXoje kriu al Dio tuta la tero.
-
2
|Salmos 66:2|
Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.
-
3
|Salmos 66:3|
Diru al Dio:Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kasxigxas antaux Vi Viaj malamikoj.
-
4
|Salmos 66:4|
La tuta tero klinigxas antaux Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.
-
5
|Salmos 66:5|
Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.
-
6
|Salmos 66:6|
Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpasxis piede; Tie ni gxojis pro Li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7